La Jetée
Aspekto
La Jetée | |
---|---|
mallonga filmo | |
Originala titolo | La Jeteé |
Originala lingvo | franca lingvo • germana lingvo |
Kina aperdato | 16 feb. 1962 |
Ĝenro | malutopia filmo, postapokalipsa filmo, serio de fotografaĵoj, sciencfikcia filmo, arthouse science fiction film |
Kameraado | Chris Marker |
Reĝisoro(j) | Chris Marker |
Produktisto(j) | Anatole Dauman |
Scenaro | Chris Marker |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Trevor Duncan |
Rolantoj | Jacques Ledoux • Hélène Châtelain • Jean Négroni • Ligia Branice |
IMDb | |
La Jetée (franclingva prononco: [la ʒətˈe]) estas franca sciencfikcia kurtfilmo de 1962 reĝisorita de Chris Marker kaj asociita kun la arta movado Maldekstra Bordo. Konstruita preskaŭ tute el fotoj, ĝi rakontas la historion de apokalipsa postatombomba milito. Ĝi estas 28 minutojn longa kaj estas blankanigra filmo.
Ĝi venkis en la Premio Jean Vigo por mallongaj filmoj. La produktaĵo prenis plurajn inspirojn de la filmo Vertigo de la reĝisoro Alfred Hitchcock el 1958, en kiu videblas la aktoroj James Stewart kaj Kim Novak. Siavice, la sciencfikcia filmo 12 simioj de 1995 kun la aktoroj Brad Pitt kaj Bruce Willis estis inspirita de kaj ŝuldas kelkajn konceptojn rekte el La Jetée.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Jetée en la angla Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Jetée en Interreta filma datumbazo (angle)
- La haveno. Dublaĵo en esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=PfdosWC9iKQ